KONATULOJ
—Bonan tagon, Rudolfo!
—Bonan tagon, Adolfo!
—Mi ne estas Adolfo.
—Kaj mi ne estas Rudolfo.
ŜANĜITA RESPONDO
—Morico, ĉu vi dormas?
—Ne.
—Pruntu al mi kvar rublojn.
—Mi jam dormas.
EN EKZAMENO
La profesoro: Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi demando estas malfacila por vi.
La kandidato: Ne la demando, sed la respondo.
LA DIFERENCO
—Donu al mi bileton por bano.
—Kian? Por kvindek aŭ por tridek kopekoj?
—Kia diferenco estas inter ili?
—Dudek kopekoj.
LI NE ESTAS PRAVA
—Vi trinkas la vinon tiel, kiel la akvon.
—Ho, vi ne estas prava. Mi ne tiel trinkas la akvon.
PRECIZECO
—Se vi havas dudek kvin prunojn kaj vi manĝos sep el ili, kio restos?
—Dek ok prunoj kaj sep kernoj.
LOGIKO
—Mia hundo estas tiel inteligenta, ke oni povus diri: ĝi estas duonhomo.
—Nu, tiam vi estas duobla hundo.
LA NIGRAJ BOVINOJ
—Vidu, mia fileto, tiuj ĉi estas bovinoj. Tiuj ĉi donas al la homoj la lakton.
—Ĉu ne vere, la nigraj bovinoj donas la kafon?
MALBONA KUTIMO
—Vi havas, edzeto, tre malbonan kutimon: vi ĉiam parolas en via dormo.
—Estas tre ĝuste. Mi ja ne povas paroli dum la tago.
LA KREDITO
—La prezon de l’ŝuoj mi pagos al vi nur post tri monatoj.
—Tre volonte mi konsentas.
—Kaj kiam la ŝuoj estos pretaj?
—Post tri monatoj.
KAŬZO
—Tie iras Milo Trilla, la nova operetkantistino; — ŝi plaĉas al mi pli multe sur la strato, ol en la teatro.
—Tion mi kredas tial, ĉar sur la strato ŝi ne kantas.
MALĜENTILE
La kantistino: Jen estas la atesto de l’kuracisto, diranta, ke, pro raŭkeco de mia voĉo, mi ne povas kanti hodiaŭ.
La direktoro: Ke vi ne povas kanti? Pri tio mi ne bezonas ateston.
LA FUNGOJ
La instruisto: Fungojn oni trovas precipe en ombraj, malsekaj lokoj ...
Knabo: Ha, nun mi komprenas, kial ili havas figuron de pluvombrelo.
GRANDA KOSTO
—Diru, najbaro, kiom kostis la nova fortepiano, kiun via edzino aĉetis?
—Mian hejman trankvilecon.
ALUDO
A.: Kiam mi renkontas la maljunan oficiston, mi ĉiam pensas pri vi.
B.: Kial do?
A.: Nu, ĉar ankaŭ li ŝuldas al mi kvin markojn.
LA PSEŬDONIMO
—Mi skribas por la gazetoj ĉiam nur pseŭdonime.
—Certe estas io bela de via flanko, tia respekto por la familia nomo de via patro.
LA DAŬRIGO
—Ej, ej, Aleksandro, ankaŭ hodiaŭ vi estas ebria!
—Vi eraras; ĉar mia ebrieco ne estas hodiaŭa, sed daŭrigo de la hieraŭa.
MALĜUSTA KOMPRENO
La sinjoro (KOLERE): Se vi ne tuj foriros, mi vokos mian serviston ...
La kolportisto: Ĉu vi pensas, ke li intencas ion aĉeti?
SINCERECO
La gasto: Josefo, mi deziras hodiaŭ manĝi ion bonan.
La kelnero: Nu, atendu iom, post unu horo mi havos libertempon; tiam mi vin kondukos en alian restoracion.
KONSILO
La malsanulo: Sinjor’ kuracisto, mi trinkis erare venenon anstataŭ brandon ...Kion fari?
La kuracisto: Testamenton.
KIO ESTAS TIMINDA
La patro: Ne timu de la hundo, mia filo, — ĝi ne koleras. Rigardu, kiel afable ĝi balancas sian voston.
La filo: Sed mi ja ne timas ĝian voston, sed ĝiajn dentojn.
LA REFELIĈIGILO
—Ha! mia riĉa onklo estas malsaĝulo! Mi skribis al li leteron dirantan, ke mi havas tiom da malfeliĉo, ke miaj haroj jam blankiĝis, kaj mi petis lian helpon. — Kaj kion li faris? ... Li sendis al mi boteleton da harkolorigilo.
MALVASTA PANTALONO
Rekruto: Sinjoro serĝento, tiu ĉi pantalono estas malvasta por mi.
Serĝento: Tio ne povas esti vera. (AL LA ROTESTRO): Donigu nur duonporcion da nutraĵo al tiu ĉi homo!
MALO
—De kiu vi ricevis tiun ĉi beletan mopsidon?
—De Kajetano.
—Ŝatinda donaco. Ŝajnas, ke li vere amas vin.
—Aŭ ke li vere malamas la mopsidon.
BONKORA
Knabineto: Patrino, hodiaŭ unu malgranda knabino falis en la lernejo; ĉiuj knabinoj ridis je ŝi, sola mi ne.
Patrino (ŜIN KISANTE): Tio ĉi montras, ke vi havas bonan koron. Kaj kial vi ne ridis?
Knabineto: Ĉar la falinta knabino mi estis.
ZORGO
Malsana sinjoro trankvile dormas. La lakeo lin vekas.
—Kio estas? kio okazis? kial vi vekis min? — demandas la sinjoro.
—Sinjoro, nun estas la horo, ke vi englutu unu dormigan pilolon.
ŜI KONSENTUS
La patrino: Konfesante la veron, kara filino, la inĝenieron havi kiel bofilon tre plaĉus al mi.
La filino: Mi havus nenion por kontraŭdiri, se mi ne estus via sola filino.
EN TEATRO
Sinjoro diras al sinjorino, kiu estas ĝuste antaŭ li:
—Mi tre petas vin, volu demeti vian ĉapelon; mi ja tiel nenion vidas.
La sinjorino ofendiĝante respondas:
—Ĉu mia bela, nova ĉapelo estas nenio?
LA KIALO
—Mi tre bedaŭras, sinjor’ restoraciisto, ke mi ne vespermanĝis tie ĉi antaŭ ok tagoj ...
—Tio faras al mi plezuron.
—Jes, ĉar tiam eble tiu ĉi viando estis freŝa.
NETRINKEMA
—La kuracisto ordonis, ke dum tri monatoj mi ne trinku vinon. Tio estos tre malfacila.
—Ho ne, amiko. Unu fojon dum kvin monatoj mi trinkis nur lakton.
—Vere? En kiu epoko?
—Tuj post mia naskiĝo.
EN VAGONARO
La sinjoro: Mi rimarkas, fraŭlino, ke la fumo de cigaro malplaĉas al vi.
La fraŭlino: Jes, sinjoro, ĝi malplaĉas al mi.
La sinjoro: Kial do vi ne sidiĝis en vagonon por nefumantoj?
MALLONGA KRITIKO
—Ĉu vi estis hieraŭ en la teatro? Mia verko estis tie ludata.
—Jes, mi estis tie.
—Nu, kiu sceno plej plaĉis al vi.
—La fermo de l’kurteno.
LA ESTINTECO
—Ĉu vi efektive ne edziĝos je fraŭlino Terezio? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela.
—Sed ŝia estinteco ...
—Mi certigas vin, ke ŝia estinteco estas senmakula kaj pura.
—Ho, amiko, tion mi kredas; sed ĝi estas tre longa.
EN ENTUZIASMO
Arbaristo: ...La urso estas ja la plej danĝera besto. Se ĝi persekutas iun, li devas nepre morti. Se li forkuras, post li kuras ankaŭ la urso; se li rampas sur arbon, post li rampas ankaŭ la urso; se li saltas en akvon kaj penas sin savi naĝante, post li naĝas ankaŭ la urso ...
Aŭskultanto: Kaj se oni sin kaŝas?
Arbaristo: Tiam kaŝas sin ankaŭ la urso.
KOREKTO
La patro: Nu, kion vi vidis en la bestoĝardeno?
Emilino: Ni vidis unu grandan azenon.
La patro: Vere? Kaj kiel granda estis tiu azeno?
Emilino: Ĝi estis tiel granda, kiel vi, mia patreto.
Paŭlino: Ho, malsaĝulino, — en la tuta mondo ja ne ekzistas tiel granda azeno, kiel la patreto.
MATEMATIKO
La instruisto: Diru al mi, Andreo, se via patro elfinas ian laboron dum du horoj, kaj via onklo elfinus la saman laboron dum tri horoj: dum kiom da horoj elfinus ili ambaŭ kune la saman laboron?
Andreo: Ili absolute ne elfinus ĝin; ĉar kiam miaj patro kaj onklo estas kune, ili neniam laboras, sed disputas.
MODESTA
La fianĉo: Mi povas konfesi al vi, mia karulino, ke mi ricevas kiel monatan salajron nur cent frankojn. — Ĉu tio estos sufiĉa?
La fianĉino: Sendube mi povos vivi per ĝi. Sed per kio vi vivos?
KRITIKO
—Ĉu vi estis en la galerio de pentraĵoj?
—Jes.
—Ĉu vi vidis mian pentraĵon?
—Jes.
—Nu, kiu parto plej plaĉis al vi?
—Ĝia kadro.
RIPROĈO
La tajloro kolere diras al sia ŝuldanto:
—Vi promesis antaŭ ses monatoj, ke via riĉa onklo baldaŭ mortos. — Kaj jen, — li vivas ankoraŭ.
FIZIKO
—Se oni lasas kuŝi la feron ekstere, kio okazos je ĝi?
—Ĝi rustiĝos.
—Kaj la oron?
—Oni ĝin ŝtelos.
APENAŬ KREDEBLA
—Mi petegas vin, donacu al mi almozon. En brulado mia tuta kapitalo pereiĝis.
—Montru la ateston de l’urbestro.
—Pardonu, ĝi ankaŭ forbrulis.
NI NE RAPIDU
La malliberejestro demandas krimulon, antaŭ lia ekzekuto, ĉu li deziras, ion.
—Nu, — diras la morte kondamnito — mi volonte manĝus persikojn.
—Persikojn! Sed ni estas en januaro! Ili malbaldaŭ maturiĝos.
—Ne estas grava; mi atendos.
SATISFAKCIO
Sinjoro membro de la urbestraro, dum oficiala kunveno, ekscitite krias:
—Mi konstatas, ke la duono de la urbestraro estas idiota.
La urbestro admonas lin:
—Se vi tuj ne retiras vian ofendan diron, mi monpunos, vin.
—Bone, mi retiras. Mi do konstatas, ke la duono de la urbestraro ne estas idiota.
STRANGA KOMPRENO
—Kelnero, tio estas koleriga! Mi krias jam la sesan fojon, por ke oni alportu al mi botelon da biero, — sed tute vane.
—Kvietiĝu, sinjoro, ĝi estos tuj tie ĉi. (AL LA SUBKELNERO): Alportu rapide al tiu ĉi sinjoro ses botelojn da biero!
PRIPENSADO
—Nu, mia filino, ĉu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraŭ sian konfeson?
—Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon de du tagoj por pripensi.
—Ho malsaĝulino! dum du tagoj ja li ankaŭ povos pripensi.
FLORKRONA SURSKRIBO
Ĵus vidviĝinto, intencanta meti sur la freŝan tombon de la mortinta edzino florkronon ornamita per surskriba rubando, mendis ĉe presisto preson sur la rubando: "Ĝis la revido!"
Post duonhoro li telefone petis la presiston, ke post la vortoj "ĝis la revido" li presu: "en la ĉielo", — se restas ankoraŭ sufiĉe da loko.
Kaj li ricevis la rubandon kun la jena surskribo: "Ĝis la revido — en la ĉielo, se restas ankoraŭ sufiĉe da loko."
LA NULO
Post noktomezo revenas hejmen la edzo. Lia edzino riproĉas al li lian malfruecon.
—Sed mia kara, — diras li, — estas nur la deka horo.
En tiu momento la horloĝo sonorigas unu.
—Ho, mensogulo! La horloĝo mem protestas kontraŭ via diro.
—Konsideru, ke ĝi ne povas sonorigi ankaŭ la nulon.
KIU PLENDU?
Ekzekutisto akompanas la kondamniton al la eŝafodo. La vetero estas abomena: falas grandega pluvo.
—Kia vetero! — ĝemas la kondamnito.
—Ĉu vi plendas pri tio? — rediras malĝentile la ekzekutisto.
—Pripensu, ke mi devos ankaŭ reveni.
LAŬ LA LOKOJ
—Ha, via grafa moŝto, vi estas tie ĉi, en la ĉefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!
—Kial ne? Estas io tre komforta portadi ĝin, kaj en la ĉefurbo neniu konas min.
—Sed vi ĝin portadas ankaŭ hejme.
—Nu, kial ne? Hejme ja ĉiu min konas.
ESPERIGA
Kliento de barbiero, dum razado, rimarkas, ke granda hundo de l’barbiero atente sidas antaŭ li.
—Kion volas tiu ĉi hundo?
—Ho, sinjoro, ĝi ĉiam sidas tiel atente antaŭ la razatoj, ĉar kutime ĝi ricevas la pecojn, kiujn oni detranĉas de la orelo de l’klientoj.
MALKOMPRENO ĈAGRENIGA
En kafejo sidas Alekso kaj Ludoviko. La hundo de Alekso kuŝas ĉe la piedoj de Ludoviko.
Ludoviko: Forvoku vian hundon de tie ĉi; mi sentas jam, ke puloj rampas sur mia kruro.
Alekso (AL LA HUNDO): Venu tien ĉi, Fifi, ĉar tiu sinjoro havas pulojn.
ĈE LA KURACISTO
Aliras buĉisto al kuracisto.
—Mi ne scias, kio fariĝas en mi. Antaŭe mi manĝis pli multe ol lupo, mi laboris pli multe ol bovo, vespere mi estis pli laca ol hundo, nokte mi dormis pli bone ol urso; kaj nun ...
—Amiko, turnu vin al bestkuracisto.
UTILA VETURIGISTO
—He! fiakristo! Kiom mi devos pagi por veturi al la ŝipostacio?
—Kvindek kopekojn.
—Dankon. Mi volis nur scii, kiom mi ŝparos, se mi tien piediros.
LA TRINKMONO
Riĉega bankiero veturis unu fojon per fiakro kaj donis unu frankon kiel trinkmonon al la fiakristo. Li malkontente diris al la riĉegulo:
—La filo de via moŝto havas la kutimon ĉiam kvin frankojn donaci ...
—Ho, mia bona, — respondis la bankiero, — li povas tion fari tre facile; li havas riĉegan patron.
KIOM LI RICEVUS?
Vilaĝano asekuris sian domon kontraŭ la fajro. Kiam li ricevas la kontrakton de l’asekuro, li demandas:
—Kiom mi ricevus, se mia domo brulus morgaŭ?
—Nu, — diras la asekuristo, — vi ricevus certe tri aŭ kvar jarojn de puno en malliberejo.
BONEGA SENDAĴO
La redaktoro: Via lasta sendaĵo estas tamen bonega.
La junulo: Vere? Mi do petas vin forgesi la leteron, en kiu mi hieraŭ skribis, ke mi ne laboros plu por via gazeto.
La redaktoro: Sed mi parolas precize pri tiu letero.
NEMERITITA SUSPEKTO
—Kial vi ploras? — demandas la sinjoro la ĉambristinon.
—La sinjorino diras, ke mi ŝtelis dek du kulerojn arĝentajn.
—Ĉu tio ne estas vera?
—Ho ne, sinjoro, — respondas ŝi, — unu jam delonge mankis el la dekduo.
LONGEDAŬRA
—Sinjoro Schwartz, vi trompis min. Vi diris al mi, ke ĉi tiuj ŝtrumpoj havas longedaŭran koloron. Kaj jen ĝi jam forlasas ilin; miaj piedoj estas tute bluaj.
—Vi nur bezonas lavi viajn piedojn per varma akvo.
—Tion mi provis jam, sed vane; la bluo ne malaperis.
—Mi do estis prava: ilia koloro estas ja longedaŭra.
KONSEKVENCO
La kuracisto malpermesis al malsanulo trinki vinon kaj fumi tabakon. Poste, kiam tiu ĉi resaniĝis iom, la sama permesis al li fumi, sed nur per longa tubo de pipo, por ke la varma fumo ne kaŭzu malbonon al li.
—Ĉu vi permesas al mi, sinjor’ doktoro, ke mi trinku same vinon per longa kolo de botelo?
TRANKVILIĜO
La kuracisto: Via malfeliĉo estas tre granda ...
La malsanulo (TIME): Nu?
La kuracisto: Via dekstra piedo devos esti detranĉita.
La malsanulo: Dankon al Dio! Vi tre terurigis min. Mi pensis, ke trinkado de brando estos al mi malpermesata.
TROMPINTA ANTAŬVIDO
La kuracisto: Ĝoju, sinjorino, en la stato de via edzo okazis mirinde bona ŝanĝo.
La sinjorino: Ĉu li ne mortos?
La kuracisto: Ne, li baldaŭ resaniĝos ... Sed ... Ĉu vi ne ĝojas?
La sinjorino: Jes, mi ĝojas. Sed vi tiel certigis min hieraŭ pri lia tre baldaŭa morto, ke pro tio mi vendis ĉiujn liajn vestojn.
AROGANTAĴO
Studento eniras en trinkejon, kie li ekvidas sian kreditoron, tajloron.
—Estas vera arogantaĵo tio, kion vi faras!
—Kion do? — demandas la tajloro surprizite.
—Vi manĝas tie ĉi kokinan viandon kaj salaton, — vi trinkas bonegan vinon, — por tiuj vi havas monon! ... sed vi ĉiutage persekutas min pro la dek ŝilingoj, kiujn mi ŝuldas al vi.
LA PAŜTISTO
Pastro instruas vilaĝajn infanojn en la lernejo.
—Miaj infanoj, — diras li, — mi estas por vi tia, kia paŝtisto estas por la ŝafoj. Diru al mi, Julo, kion li faras por la ŝafoj?
—Li tondas ilin.
FACILA HONTO
La pastro: Ĉu vi ne hontas? Ne labori dum la tuta tago!
La mallaborulo: Ho jes, mi hontas.
La pastro: Kial vi tamen ne laboras?
La mallaborulo: Ĉar honti estas io pli facila ol labori.
BONAJ NAJBAROJ
—Vi nun venas hejmen el la trinkejo, post noktomezo!
Ĉu vi ne hontas pri tio antaŭ la najbaroj?
—Ne, ili min ne vidis, ĉar ili restis ankoraŭ en la trinkejo.
LA NELEGEBLA SKRIBO
Kornelino: Imagu, kara amikino, la juna kuracisto de nia familio skribis al mi leteron aman. Sed mi ne estas kapabla legi lian skribon. Provu, eble vi povos deĉifri ĝin.
Malvino: Tiu ĉi letero estas ankaŭ al mi nelegebla. Sed montru ĝin al apotekisto, li certe legos ĝin.
KOLEGOJ
La bankiero: Tio ĉi estas friponaĵo! Kiel vi kuraĝas penetri en mian ĉambron?
La mizerulo: Ne koleru, sinjor’ bankiero, ni estas ja kolegoj.
La bankiero: Kolegoj?
La mizerulo: Nu, ĉar ni ambaŭ kolektas kapitalojn. La diferenco estas nur, ke vi kolektas jam la duan milionon, — dum mi klopodas ankoraŭ pri la unua.
KARA ĜIBO
Edzecmakleristo: Se tiu ĉi sinjorino ne plaĉas al vi, mi tre proponas la du fratinojn Durand. La pli juna estas efektiva ĉarmulino kaj havas doton da 20.000 frankoj. La pli maljuna havas 40.000 frankojn, sed ŝi havas unu ĝibon.
La edziĝonto: Ĉu ne ekzistas ankaŭ tria fratino Durand kun du ĝiboj?
KIEL VENKI MALHELPON?
—Vi devas leviĝi el la lito ĉiumatene je la kvara horo.
—Ho, sinjoro kuracisto, mi absolute ne estas kapabla leviĝi pli frue, ol je la oka.
—Hm, ĉu vi povus leviĝi pli malfrue ol je la oka?
—Jes, tre volonte.
—Bone. Leviĝu do ĉiutage unu horon pli malfrue, — tiamaniere post dudek tagoj vi leviĝos je la kvara matene.
DIVERSAJ ARGUMENTOJ
—Nu, kia novaĵo? — demandas la bankiero de sia kontoristo.
—Du sinjoroj deziras pruntepreni monon de vi. Nome, barono Hipotekoviĉ deziras dek mil rublojn.
—Hipotekoviĉ? Mi ne donas al li, ĉar mi ne konas lin.
—Cetere, grafo Malŝparowski ...
—Malŝparowski? Mi ne donas al li, ĉar mi konas lin.
ĴONGLAĴO
—Ĉu vi volas vidi ian ĵonglaĵon de mi?
—Jes; montru.
—Antaŭ ĉio imagu, ke vi ne estas tie ĉi en Neapolo, sed en Parizo.
—Bone, mi imagas tion ĉi, — respondas la alia, kaj samtempe li vangofrapas la ĵonglonton.
—Nu, kial do vi batis min?
—Ĉu mi batis vin? Kiel mi povus bati vin, se vi estas en Neapolo kaj mi en Parizo!?
DANĜERA VUNDO
Sinjorino negrave pikis sian fingron. Kun teruro ŝi rapide sendis la servistinon por serĉi kuraciston. Tiu ĉi, alveninte, tre koleris, ke pro tia bagatelo li estas alvokita.
—He! — li diris al la servistino, donante al ŝi recepton, — rapidu, tre rapidu al apoteko, por alporti tiun ĉi kuracilon.
—Je Dio! — diris kun teruro la sinjorino, — ĉu la vundo estas tiel danĝera?
—Ne, — respondis la kuracisto, — sed se ŝi ne tre rapidos, vi resaniĝos antaŭ la alporto de l’kuracilo.
EN KONCERTO
La dando (AL SIA APUDULO): Ĉu vi ne trovas, sinjoro, ke la versaĵo deklamata estas tute sensenca?
La sinjoro: Mi ne estas kompetenta ĝin kritiki, ĉar mi estas ĝia aŭtoro.
La dando (KONFUZITE): Ho, sinjor’ poeto, mi malĝuste esprimis mian penson; mi volis diri, ke la malgrasa junulino tute fuŝege deklamas ĝin.
La sinjoro: Ha, ŝi estas mia filino ...
La dando (ANKORAŬ PLI KONFUZITE): Pardonu, sinjoro, via filino estas ĉarma; sed mi parolas nur pri tiu malgracia, dika maljunulino, kiu ŝin akompanas per la fortepiano.
La sinjoro (VANGOFRAPANTE LA DANDON): Jen al ci, bubo! Kial ci kuraĝas ofendi mian edzinon?
SEVERECO
La vilaĝa juĝisto: Mi punas vin je kvindek heleroj, ĉar vi, kontraŭ la malpermeso, almozon petadis.
La malriĉegulo: Mi petas vin konsideri, ke mi havas nur tridek sep helerojn.
La juĝisto: Rapidu do por almozkolekti la mankantajn dek tri helerojn.
LI NE VOLAS TROUZI
Piedvojaĝanta vilaĝano, trenanta grandan sakon da terpomoj sur la dorso, renkontas kaleŝon, sur kiu sidas nur veturigisto, lia konatulo Johano.
—He, Johano, bonan tagon! Permesu al mi sidiĝi sur vian kaleŝon.
—Bone, amiko, sursidiĝu.
La vilaĝano rapide sidiĝas sur la kaleŝon, dum la veturado tenante plue la sakon sur sia dorso.
—Kial vi ne demetas la sakon? Ĝi estas ja grandpeza.
—Mi estas danka al vi kaj kontenta pro tio, ke vi bonvole konsentas veturigi min en via kaleŝo; mi ne volas trouzi vian bonecon per deziro veturigi ankaŭ miajn terpomojn.