An animated series of 6-minute episodes.
La Unua puto
Iam estis eta reĝolando ĉirkaŭ lago. Dum unu tre varma somero tute ne pluvis kaj la lago sekiĝis. La loĝantoj maltrankviliĝis kaj vizitis la reĝon. "Ne pluvis dum tre longa tempo. Sur niaj kampoj nenio plu kreskas!" diris la farmistoj. "Ne plu estas fiŝoj. Kiel ni povos vivteni nin?" demandis la fiŝkaptistoj. "Savu nin el tiu katastrofo, bona reĝo" petis la virinoj kaj iliaj infanoj ploris pro soifo. La reĝo ordonis al siaj kvar generaloj iri en ĉiun direkton por trovi akvon. La unua generalo iris orienten al la sunleviĝo, la dua suden al polvo kaj varmego, la tria okcidenten al la sunsubiro, la kvara sekvis la polusan stelon. Ili serĉis tage kaj nokte, nokte kaj tage, supre kaj sube, ĉie ili serĉis sensukcese. Tri el la generaloj revenis kun malplenaj manoj. Sed la generalo kiu iris norden persistis por ne malplaĉi al la reĝo. Finfine li atingis malvarman vilaĝon en la montaro. Dum li sidis ĉe la subo de monto maljunulino alvenis kaj alproksimiĝis al li. La generalo fingromontris la horizonton kaj diris: "Mi venas el bela reĝolando kie ne pluvis dum tuta jaro. Ĉu vi bonvolus helpi min trovi akvon?" La virino petis la generalon kuniri kun ŝi supren al la monto kaj ili eniris kavernon. "Ankaŭ ni ne havas akvon en nia lando," ŝi diris. Montrante la glacipecojn en la kaverno ŝi plu diris "Ni nomas tiujn glacio. Prenu iom de ĝi kaj viaj reĝolandanoj neniam plu spertos soifon." La generalo forrompis grandegan pecon, metis ĝin sur sian ĉevalveturilon kaj rapidis hejmen. Kiam li atingis la kortegon, la giganta glacipeco fariĝis tute eta glacipeco. Neniu en la kortego antaŭe vidis glacion, do ĉiuj rigardis ĝin kun miro. "Certe temas pri akvo-semo!", subite diris unu el la generaloj. La reĝo tuj ordonis planti tiun 'akvo-semon'. Dum la farmistoj fosis truon la glacipeco pli kaj pli malgrandiĝis. Rapide ili metis la semon en la truon, sed antaŭ ol ili sukcesis kovri ĝin, ĝi malaperis. La farmistoj miris kaj ekmaltrankviliĝis. Ili fosis la teron pli kaj pli profunden dum la tuta nokto por retrovi la misterplenan semon. Frumatene la reĝo vidis la farmistojn dormantajn ĉirkaŭ truo. Scivoleme li enrigardis kaj pro surprizo li ekkriis: "Vekiĝu, miaj karaj - la akvo-semo kreskis! Estas akvo en la truo!". Jen tiel kreiĝis la unua puto.
La luno kaj la kaskedo
Ni ĉiuj iris al la vilaĝfesto. Paĉjo aĉetis amuzajn okulvitrojn por Ĉintu. Panjo aĉetis por mi bluan kaskedon. La bebo ricevis sukeraĵon. Survoje al la hejmo, ekestis fortega vento. Ĝi forblovis mian kaskedon. Mia kaskedo estis kaptita sur branĉo de maljuna figarbo. Mi multe ploris. Kaj mi ne manĝis mian vespermanĝon. Poste kiam noktiĝis, la luno aperis. Ĝi rigardis mian kaskedon sur la maljuna figarbo. Ĝi provis surmeti mian kaskedon. La luno ĝoje ridetis. Ankaŭ mi devis rideti. Post la lernejo la venontan tagon, mia patrino donis al mi brilan novan ruĝan kaskedon. "La luno sendis ĝin," ŝi diris. Je tiu nokto, kaj la luno kaj mi surhavis niajn kaskedojn kaj ni ridetis. Ni estis feliĉaj. Ĉu vi pensas, ke la suno bezonas ĉapelon?
La Princino Bienistino
Kansari estis la filino de potenca reĝo. Kvankam ŝi estis princino, ŝi ĉiam revis iĝi bienistino ekde kiam ŝi estis infano. Tio kolerigis ŝian patron, kaj kiam ŝi plenkreskis, ŝia patro ordonis ŝin forlasi la palacon. "Mi volas ke vi spertu kiam malfacila estas la vivo ekster la palaco. Nur tiam vi komprenos." li diris kolere. Do Kansari pakis la semojn kiujn ŝi kolektadis dum sia tuta infaneco, kaj foriris por vivi en la arbaro. Ŝi konstruis malgrandan kabanon kaj komencis planti semojn en la apuda kampo. Estis malfacila laboro, sed Kansari estis helpata de siaj tri novaj amikoj: kato, papago kaj araneo. La kato ĉasis ratojn en la kampo. La araneo prizorgis la kabanon. La papago flugis tra la tuta regno kaj raportis la plej freŝajn novaĵojn. Ili ĉiuj fariĝis bonaj amikoj kaj kune vivis feliĉe. Ne estis longe ĝis ĉiuj en la regno priparolis la abundan bienon de Kansari. Tio furiozigis la reĝon kaj li iris al Indra, la reĝo de la dioj. La reĝo petis ke Indra helpu lin, ĉar li volis instrui lecionon al Kansari. "Mi prizorgos la aferon. Mi sendos trosekecon. Ĉiuj kultivaĵoj elsekiĝos kaj mortos!" diris Indra. La papago aŭdis tion kaj rapide rakontis ĉion al Kansari. Kansari kaj ŝiaj amikoj tiam movis siajn kultivaĵojn al malseka fluejo de la rivero. Kiam la trosekeco okazis, ĉiuj kultivaĵoj en la regno elsekiĝis, sed la kultivaĵoj de Kansari postvivis. Indra vidis tion kaj gratis sian kapon. "Mi sendos inundon. Tion haltigus Kansari," li diris. Sed denove, la papago aŭdis kion Indra diris. Tiam, Kansari, kune kun ŝiaj amikoj, plantis kreskaĵojn sur la deklivo de monteto. Kiam venis la diluvo, ĝi dronigis ĉiujn kultivaĵojn en la regno. La kultivaĵoj de Kansari estis la solaj kiuj postvivis, ĉar la troa akvo simple fluis suben. "Mi sendos centojn da ratoj!" decidis Indra. Sed la papago informis la katon pri la plano de Indra. "Bonege! Mi vokos miajn kat-amikojn por ĝui festenon!" ronronis la kato. Baldaŭ la katoj manĝis ĉiun raton en la kampo. Nun Indra estis je la fino de sia pacienco. "Mi sendos birdojn! Ŝi ne povas savi siajn kultivaĵojn de birdoj!" li diris. Sed la araneo vokis siajn araneo-amikojn kaj ili teksis gluecajn araneaĵojn super la kultivaĵoj. Kiam la birdoj atakis ili estis kaptitaj en la gluecaj retoj. La kultivaĵoj estis savitaj denove. Sed nun, la reĝo havis pli grandajn problemojn. La trosekeco kaj inundo detruis ĉiujn kultivaĵojn en la regno. La popolo estis malsata. La reĝo iris al Indra por peti helpon. "Vi ne bezonas mian helpon. Via filino Kansari jam manĝigas la popolon!" diris Indra. Li gvidis la reĝon al la arbaro. Tie li vidis Kansari kaj ŝiajn amikojn donantajn sakojn da greno al ĉiuj. La reĝo hontis pro siaj agoj, kaj fieriĝis pro sia filino. "Estas pli noblaj aferoj ol vivi en palaco. Ĉu vi ne konsentas?" demandis Indra. La reĝo petegis pardonon de sia filino kaj postulis ke ŝi revenu al la palaco. Ŝi pardonis sian patron sed ne reiris al la palaco; ŝi restis en sia kabano apud la kampoj, kaj vivis feliĉe kun siaj amikoj. Kansari iĝis konata kiel la Princino Bienistino.
La fluganta elefanto
Iam farmisto de sukerkanoj vivis en eta vilaĝo. Li tre diligente laboris sur siaj kampoj kaj esperis havi grandan rikolton. Iun matenon, li rimarkis ke granda parto de liaj plantoj malaperis. La postan tagon, alia giganta parto de la plantoj ne plu estis tie. "Ĉi-vespere mi ne enlitiĝos por vidi kiu manĝas miajn sukerkanojn," la farmisto diris al si mem. Tiun nokton li atendis ĉe la fenestro rigardante siajn kampojn. Kiam la luno ekaperis li vidis etan punkton pligrandiĝantan en la ĉielo. Tio estis elefanto, kiu flugis rekte al lia kampo! La farmisto rigardis kun miro kiel ĝi surteriĝis kaj ekmanĝis liajn sukerkanojn. Li piedpinte eliris kaj atendis ĝis la elefanto finis manĝi. Kiam la elefanto pretis forflugi, la farmisto ektenis ĝian voston por kapti la elefanton. Preskaŭ tuj li superflugis siajn kampojn al la Paradiza reĝolando de Indra. La Paradizo estis plenplena de belaj birdoj kaj floroj. La tero estis kovrita de arĝentaj herboj kaj valoraj juveloj. La farmisto baldaŭ trovis la reĝan palacon kaj ekparolis kun Indra. "Via elefanto flugis malsupren kaj manĝis ĉiujn miajn sukerkanojn. Mia rikolto estas detruita," diris la farmisto. "Mi tre bedaŭras. Bonvolu preni, kion ajn vi volas el mia reĝolando." "Mi nepre atentos ke ĝi ne plu malsupren flugu kaj difektu viajn plantojn," diris Indra kaj benis la viron por ke li havu sekuran vojaĝon hejmen. La farmisto prenis du manplenojn da juveloj kaj reiris hejmen. Li konstruis por si novan domon kaj fariĝis riĉega viro. Baldaŭ ĉiuj vilaĝanoj estis scivolemaj pri lia subite riĉeco. Iun tagon kelkaj vilaĝanoj vizitis la edzinon de la farmisto. "Kiel vi akiris tiom da mono? Ĉu vi trovis enteregitan trezoron en viaj kampoj?" ili demandis. La edzino de la farmisto klarigis al ili tion kio okazis. Tiun vesperon la vilaĝanoj decidis mem malsupren allogi la elefanton. "Kiam ni atingos la Paradizon, ni prenos pli ol nur du manplenojn da juveloj!" ili diris. Ili priplantis kampon per sukerkanoj kaj efektive la elefanto malsupren flugis iun nokton. Unu vilaĝano kaptis ĝian voston kaj baldaŭ estis ĉeno da vilaĝanoj flugantaj malantaŭ la elefanto. Suprenflugante, ili ekparolis pri tio, kion ili alportos hejmen. Finfine alvenis la vico de la vilaĝano, tenanta la voston de la elefanto. "Mi prenos tiom multajn juvelojn!" li proklamis ekscitite. Li etendis siajn brakojn, maltenante la voston de la elefanto. Ĉiuj vilaĝanoj amase falis sur la teron. Ili malgaje rigardis en la ĉielon. "Ne maltrankviliĝu. La elefanto revenos morgaŭ," diris la vilaĝanoj. Sed kiam Indra eksciis pri la ruzo de la vilaĝanoj, li ordonis plantadon de sukerkana kampo en la Paradizo. La elefanto neniam resentis la bezonon malsupren flugi. La vilaĝanoj atendis dum multaj noktoj, rigardante la ĉielon. Sed la elefanto neniam plu revenis.
La eta pianisto
Iam estis knabeto kiu nomiĝis Azul. Li tre ŝatis ludi la pianon kaj revis fariĝi pianisto. Ĉiun dimanĉon li iris al piankurso kaj ĉiun vesperon li ekzercis hejme antaŭ ol enlitiĝi. Azul bone progresis ĉar li estis tiom diligenta. Foje okazis ke li forgesis purigi siajn dentojn, sed neniam li forgesis ekzerci la pianludadon! Iun tagon Viki, lia pianinstruistino diris al li, "Azul, morgaŭ vi ludos antaŭ granda publiko. Vi fariĝos pianisto!" "Viaj fingroj moviĝas kiel sciuro sur la klavaro. Sed io mankas." "Kio?" Azul volis scii. Li vere deziris fariĝi ne nur bona pianludanto, sed vera pianisto. Viki ridetis. Ŝi flustris en la orelon de Azul instruistinan sekreton. "Ludu per via koro, ne per viaj fingroj." Kiel ĉiam Viki elprenis sian skatolon da memgluaĵoj. Azul montris sian manon kaj Viki metis sur ĝin belegan memgluaĵon de papilio. "Jen, pensu pri tiu papilio, kiam vi volas ludi per via koro," ŝi diris. Je tiu tago, dum ĉiuj infanoj ludis en la parko, Azul daŭre rigardis sian papilion. Li scivolemis, "Mi kapablas ludi per miaj fingroj, ĉar mi povas movi ilin. Mi povas tuŝi la klavojn de la piano. Kiel mi povas ludi per mia koro? Mia koro ne videblas." Unuafoje ekde longa tempo Azul enlitiĝis ne ludinte la pianon. La vesperon antaŭ la koncerto li ne ekzercis, ĉar li ne sciis kiel ludi per sia koro! Kiam Azul vekiĝis, li volis rigardi la memgluaĵon pri papilio. "Ho ne! La memgluaĵo malaperis!" Nun Azul ektimis, terure timis. Li provis ludi la pianon, sed liaj fingroj ne pretis moviĝi! Tamen tio ne malhelpis la montrilojn de la horloĝo moviĝi. Baldaŭ estis la tempo kiam la koncerto komenciĝos. La piano estis meze de ronda scenejo, ĉirkaŭata de vicoj da spektantoj. Azul paŝis sur la scenejon, sidiĝis sur la tabureton kaj dum sekondo fermis siajn okulojn. Memorante la vortojn de Viki li pensis pri papilio. Silento regis en la koncerthalo, subite Azul aŭdis brueton de flugiloj. Papilio alvenis sur lia ŝultron kaj ekzumis melodion. Liaj fingroj de si mem ekmoviĝis. Lia koro ekludis la kanton de la papilio.
Elefantino promenas en urbo
Meze de granda urbo troviĝis bestoĝardeno kaj tie vivis tre juna elefantino. Ŝi nomiĝis Roza. La bestoprizorganto tre amis Roza kaj atentis ke nenio manku al ŝi. Multaj vizitantoj venis por vidi Roza kaj rigardis kun ravo kiel ŝi sukcesis manĝi dekon da bananoj samtempe! Roza estis bone prizorgata, sed mankis al ŝi la kunestado kun aliaj elefantoj. Iun tagon, post kiam li donis manĝaĵon al Roza, la prizorganto forgesis fermi la pordon de ŝia kaĝo. Tuj ŝi eliris el la bestoĝardeno! Unue ŝi ekvidis vendiston de glaciaĵoj ĉe la rando de strato. Li vidis Roza-n kaj forkuris. La scivolema elefantino metis sian rostron en la glaciujon. En ĝi estis io tiom malvarma, sukera, bongusta ke ŝi decidis engluti la tuton. Poste ŝi daŭrigis sian esploradon provante trovi iun. Finfine ene de vendejo ŝi ekvidis aron da elefantoj sur televidekrano! "Amikoj!" ŝi pensis kaj eniris la televidvendejon. Ciuj ene de la magazeno elkuris lasante ŝin tute sola. Roza provis paroli kun la elefantoj sur la televidekrano sed ili ne respondis. Konfuzita kaj elrevigita ŝi elpaŝis. Ekstere ŝi vidis vendiston de kokosnuksoj. "Kiom bone! Mi trovis pilkon! Jen mi povos ludi nun!" ŝi kriis kaj piedfrapis kokosnukson kiu iris alten en la ĉielon. Ĝi flugis trans la straton kaj surteriĝis tuj apud knabeto, kiu ludis en la parko. Roza kuris trans la straton por rehavi sian kokospilkon. Aŭtobremsiloj grincis, busoj hupis kaj stirantoj ekinsultis unu la alian. Roza kaŭzis trafikŝtopiĝon. Policistoj alvenis por regi la situacion. Iuj informis la bestoĝardenon. Ne konsciante pri la problemoj kiujn ŝi kreis, Roza simple kuris en la parkon. Ŝi haltis antaŭ la knabeto kiu ridetis al ŝi. Li ekscitiĝis kaj karesis la elefantinon. Roza ellasis laŭtan sonon por montri kiom kontenta ŝi estas por la trovo de nova amiko. Intertempe la bestoprizorganto alvenis en la parkon. Vidante Roza en la granda parko, li komprenis ke ŝi neniam estos feliĉa en kaĝo. La bestoĝardenistoj sendis Roza-n al protektita arbaro, for de la urbo, kie multaj aliaj elefantoj libere vivis. Roza kreskis kaj feliĉis. Ekde tiam anstataŭ ol rigardi Roza-n tra stangoj en eta kaĝo la vizitantoj povas vidi ŝin inter multaj arboj. Ŝi ankoraŭ englutas dekon da bananoj samtempe.
La Vento kaj la Suno
Iun posttagmezon, la Vento kaj la Suno disputis pri kiu estas la plej forta. "Mi elradikigis gigantajn arbojn kaj dronigis milionojn da ŝipoj. Vi povas fari nek unu nek la alian," fiere diris la Vento. La Suno ridetis kaj levis siajn ŝultrojn, "Tio ne signifas, ke vi estas pli potenca," li diris. "Mi povas kovri vin per nuboj tiel ke neniu povu vidi vin! Tion vi ne kapablas fari," diris la Vento. Sed la Suno nur varme ridetis. "Mi ankoraŭ opinias, ke mi estas pli forta ol vi," li trankvile diris. La vento ekgrumblis. Li ne ŝatis la ideon ke la Suno estas pli forta ol li. "Kial ni ne havu konkurson?" la Vento finfine sugestis. Li abrupte turnis sin, serĉante ion kio ebligus montri lian forton. "Ĉu ni vidu, kiu kapablas faligi la plej grandan nombron da domoj?" li demandis. "Ni faru ion simplan. Ĉu vi vidas la viron tie?" demandis la Suno. La Vento suben rigardis kaj ekvidis viron kiu piediras sur vojo. Li gaje fajfis al si mem kaj havis koltukon sur siaj ŝultroj. "Ĉu ni vidu kiu unue sukcesos puŝi lin for de la vojo?" la Vento demandis. "Ne, tio povus vundi lin," respondis la Suno. "Ni simple vidu, kiu sukcesos forpreni lian koltukon." La Vento levis siajn ŝultrojn kaj tre rapide ĉirkaŭis la ĉielon. Li blovis kaj blovis tiel ke la folioj en la arboj tremu. La viro ekrigardis la ĉielon kaj metis sian koltukon pli sekure ĉirkaŭ si. Fulmotondraj nuboj formiĝis en la ĉielo. Bestoj ekkuris por ŝirmi sin kaj la Vento ekmuĝis. La viro metis sian koltukon eĉ pli sekure ĉirkaŭ si. Iom poste la fulmotondraj nuboj malaperis. La Vento perdis sian forton. "Mi rezignas. Mi ne sukcesas." la Vento spiregis. Li iris sur nubon por ripozi tiel ke lia spirado ree iĝu normala. "Nun estas mia vico," diris la Suno. Li mallaboreme oscedis kaj elmetis siajn radiojn. Li aspektis kvazaŭ li fariĝas pli brila kaj pli granda en la ĉielo. Preskaŭ tuj fariĝis samvarme kiel dum somera tago. La viro supren rigardis al la ĉielo kaj forviŝis ŝviton sur sia frunto. "Kian strangan veteron ni havas hodiaŭ!" li diris al si mem. Tiam li forprenis la koltukon kaj metis ĝin sub sian brakon. "Ŝajne vi venkis," diris la Vento bonhumore. Li aplaŭdis kaj igis la foliojn de la arboj susuri. "Ne necesas faligi viron por ke li forprenu sian koltukon."diris la Suno kun mokema rideto. Ili kune ridis kaj rigardis la viron piediri sur la vojo, li ree gaje fajfis al si mem.
Zepo la zebro
Zepo piediris dum longa tempo en la afrika savano por atingi lageton. Pro soifo li trinkis abunde kaj poste ripozis en la ombro de baobabo, kie estas malpli varme. Zepo provis endormiĝi sed li sentis sin tre malkomforta kaj jukema. Jam dum tagoj etaj puloj kovris lian korpon. Li provis forigi la pulojn svingante sian voston de unu flanko al la alia. Li provis forigi la pulojn stamfante per la kvar kruroj unu post la alia. Li eĉ provis stamfi per la kvar kruroj samtempe! Li frotis sian tutan korpon kontraŭ arbotrunko. Li provis forigi kelkajn pulojn lekante sian vizaĝon per sia longa lango. Sed ŝajne nenio funkciis! La puloj ne pretis foriri! Nenia svingado aŭ lekado, nenia frotado kaj stamfado povis forigi ilin. Finfine li estis tiom laca, tiom iritita ke li rulis sur la grundo kun la piedoj supre en la aero. Sur alta branĉo de la dika baobabo li vidis du birdetojn. Ili estis tre bruemaj, signis per la okuloj kaj rapidis suben. "Mirige, ni fulmorapidis, ĉu vi bone travivis tion, Pik?" "Certe Pek, senprobleme!" "He, saluton, mi estas Pik!" Ridetante iom embarase Zepo ekstaris ree sur siaj piedoj. "Saluton, estas plezuro vidi vin, mi estas Zepo." "Vi estas kovrita de tiom bongustaj kaj allogaj puloj!" Pik kaj Pek metis sin sur la dorson de Zepo. "Bongustaj?" grumblis Zepo. "Mi estas plenplene infestita per ili! Mi ne sukcesas forigi ilin, kiom ajn multe mi klopodas." "Ni tre malsatas, Zepo, kaj ni ege ŝatas pulojn. Ĉu vi bonvolus permesi al ni manĝi ĉiujn tiujn... aĉajn bestetojn?" demandis Pik kaj Pek. "Certe, mi invitas vin tion fari!" respondis Zepo kun ĝojo. La birdoj ekmanĝis. Ili kaptis la pulojn sur la vizaĝo kaj la kruroj, ili formanĝis tiujn sur la ventro de Zepo kaj ankaŭ sur la dorso. La zebro ne moviĝis kaj lasis la birdojn kapti tiom multajn kiel ili volis. Kaj finfine ili ĉiuj estis kontentaj. La zebro ne plu suferis pro la ĝenaj puloj kaj la du birdetoj ĝuis tre bongustan manĝon. "Multan dankon pro la kaptado de tiuj aĉaj puloj kiuj estis sur mia korpo." "Dankon..." "Dankon..." "Ho, ni devas danki vin ke vi lasis min senpage manĝi tiujn jukulojn... tiujn pulojn." Kiam bestoj helpas unu la alian kiel Pek kaj Pik helpis Zepo oni nomas tion simbiozo.
Testudo kun fluto
Iam apud rivero Testudo ludis fluton. Dum Testudo muzikis ĉiuj bestoj aŭskultis. Leonoj, elefantoj, papilioj, serpentoj kaj simioj dancis en la ritmo de la muziko. Iun tagon viro aŭdis la muzikon de Testudo. "Ha," li pensis, "tio estas Testudo kiu ludas. Testudo certe bongustus nun." Do li vokis "Testudo! Montru al mi vian belan fluton." Testudo malrapidis ĝis la pordo kaj alte tenis sian fluton. Sed tuj kiam Testudo estis proksima li kaptis ĝin ĉe la kolo kaj ekkuris. Testudo povis krii por ricevi helpon, sed ĝi ne sukcesis ellasi sonon. Ĝi fermis siajn okulojn kaj forte tenis sian fluton por ke ĝi alportu bonŝancon. Kiam la viro atingis sian dometon, li metis Testudon en kaĝon kaj bone fermis ĝin. Tiam li alparolis siajn infanojn. "Ne lasu Testudon elfuĝi." Kaj li iris al la kampoj. La infanoj komencis ludi ekstere. Testudo sidis tre kviete en la kaĝo, pensante pri la vortoj de la patro. Ĝi ekludis dolĉan melodion per sia fluto kaj la infanoj kuris al ĝia kaĝo. "Ĉu vere estas vi kiu ludas, Testudo?" ili demandis kun mirplenaj okuloj. "Jes" respondis Testudo. Ĝi daŭrigis ludi, ĉar ĝi vidis ke la infanoj tre ĝuis tion. Finfine ĝi haltis. "Mi kapablas danci eĉ pli bone ol mi kapablas muziki," ĝi diris. "Ĉu vi deziras vidi?" "Jes, ni petas!" tuj diris la knabeto. "Mi montros al vi kiel danci kaj muziki samtempe," diris Testudo, "sed vi devos malfermi la kaĝon. Ne estas sufiĉe da spaco tie-ĉi." La knabeto do malfermis la kaĝon kaj Testudo komencis danci kaj muziki. La infanoj ridis kaj aplaŭdis ĉar ili ankoraŭ neniam vidis tian belan spektaklon. Post iom da tempo Testudo haltis. "Ne haltu!" kriis la infanoj. "Ho," grumblis Testudo, miaj kruroj estas rigidaj. Se nur mi povus iomete paŝi por malstreĉi ilin..." "Ne iru tro malproksimen," atentigis la knabineto. "Revenu tuj." "Ne timu," respondis Testudo. "Atendu min tie-ĉi." Testudo iris en la direkton de la ĝangalo. Tuj kiam la infanoj ne plu povis vidi ĝin, ĝi ekkuris al sia hejmo. Neniu iam ajn retrovis Testudon. Sed eĉ nun, se vi tre atente aŭskultas, vi povas aŭdi en la arbaro la dolĉan sonon de fluto.
La palmarboj flustras
Mori estis knabineto kun grandaj brunaj okuloj. Ŝi vivis kun siaj gepatroj en belega kokospalmejo apud eta blua lago. Ĉiun matenon ŝi portis grandan malplenan korbon sur sia kapo dum ŝi piediris al la lago. Ŝia patrino sekvis kun la aĵoj kiuj bezonas esti lavataj kaj ŝia patro kunhavis grandan reton por fiŝkapti. Ŝia patrino lavis la vestaĵojn sur ŝtono apud la lago dum ŝia patro fiŝkaptis. Li tiris la reton sur la teron kaj ili metis la fiŝojn en grandan korbon. Foje testudo estis kaptita en la reto, tiam Mori ĉiam rapidis por liberigi ĝin. Dum suna mateno kiam ŝi fiŝkaptis kun sia patro, Mori diris: "Se ni kaptos tiom da fiŝoj iam neniu plu estos!" Ŝia patrino ekridis kaj diris ke ŝi iru al la lernejo. En la ombro de la palmoj la patrino de Mori dormetis maltrankvile. Ŝi sonĝis pri lago sen fiŝoj. Tiam vento blovante tra palmofolioj flustris: "Akvo kaj tero ĉiam donis al vi kaj al via familio vivrimedojn, nun estas via vico zorgi pri ili." Ŝi vekiĝis kun larmoj en la okuloj, ĉar ŝi ne sciis kiel havi sufiĉe da mono por eduki Mori se ŝi vendas malpli da fiŝoj. Dum la tuta posttagmezo ŝi sidis, plektis kokostapiŝetojn kaj pensis pri sia sonĝo. Vespere Mori aŭdis siajn gepatrojn mallaŭte diskuti kaj la olelampo lumigis ĝis malfrue dum la nokto. La venontan matenon ŝia patro donis al ŝi malpli grandan korbon. "Kiel ni sukcesos porti ĉiujn fiŝojn en tiu eta korbo?" demandis Mori. "Ni prenos nur tiom da fiŝoj kiom eblas meti en tiun korbon," li respondis. Mori miris. Reveninte el la lernejo ŝi ĝojis vidante sian patrinon prepari sapon kaj oleon el kokosnuksoj. Mori lerte grimpis sur arbon por preni pliajn kokosnuksojn, sed ŝia patrino avertis ŝin, "Ne faru, ni devas uzi nur tiujn kiujn la arbo donas al ni." Ŝia patro aldonis: "Ni uzis nur la kokosnuksojn kiuj falis sur la teron por krei tiujn aĵojn. Rigardu, ni eĉ metis jasmenfloron en tiun sapon!" Ekde tiu tago la familio kreis balailojn en folioj de la palmarboj kaj plektis tapiŝetojn el fibroj de kokosoj. Ili vendis sapon, oleon kaj nur malgrandan kvanton da fiŝoj en la bazaro. Kiam Mori estis pli aĝa, ŝi tre ŝatis ĉizi etajn testudojn el kokosŝeloj kaj ŝi ĉiam havis kelkajn ĉirkaŭ la kolo.
Patro Kristnasko ricevis donacojn
Estis bela decembra tago kun blua ĉielo kaj neĝo-kovritaj arboj. Kristnasko alvenis! Sed en la dometo de Patro Kristnasko regis silento. La kutima brua ĉirkaŭkurado por prepari kristnaskdonacojn ne okazis ĉar Patro Kristnasko malsaniĝis. "Kia katastrofo. Kion diros la infanoj kiam ili ne ricevos donacojn ĉi-jare?" Patro Kristnasko malĝoje scivolemis kuŝante sur sia lito. Subite li aŭdis bruon kiu venis el ekstere. Li rigardis tra la fenestro kaj vidis siajn kvar boacojn kiuj staris pacience kiel kutime. Sed ŝajnis ke ili pene spiris kvazaŭ ili ĵus revenis el longa veturado. Kiam Patro Kristnasko pli atente rigardis, li ne povis kredi tion kion li vidis. Malantaŭ la boacoj estis longa vico de sledoj en kiuj sidis etaj infanoj vestitaj multkolore. Unu post la alia ili elsaltis sur la neĝon kaj iris en la direkton de la dometo kie loĝas Patro Kristnasko. Nelonge poste aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. "Eniru!" kriis Patro Kristnasko kiu estis tre scivolema. Eta knabino eniris ĉirkaŭbrakante ion molan. "Mi aŭdis, ke vi estas malsana, estimata Patro Kristnasko," ŝi ekdiris. "Tial mi donacas al vi mian pluŝurson por ke vi ne estu sola." "Nu, dankon eta Emilja!" diris Patro Kristnasko kiu scias la nomon de ĉiuj infanoj. Poste eniris juna knabo tenante ruĝan pakaĵon en siaj brakoj. "Ni eksciis ke vi malsanas, Patro Kristnasko," li diris. "Miaj familianoj do trikis tiun kovrilon por vi, por ke vi ne malvarmu dum la vintra sezono." "Nu, kiom bonega ideo Paŭlo!" respondis la ĝojplena Patro Kristnasko karesante lin sur la kapo. Kaj unu post la alia la infanoj envenis tra la enirpordo, ĉiu havante specialan donacon por deziri al Patro Kristnasko rapidan resaniĝon. Li ricevis biskvitojn, kuketojn, ŝtrumpetojn, gantojn, librojn, puzlojn kaj eĉ etan kristnaskan arbon! "Kristnaskaj donacoj liveritaj al mia hejmo!" diris Patro Kristnasko. "Envenu, ni dividu inter ni tiujn belegajn donacojn." Kaj li kunigis la infanojn ĉirkaŭ sin en granda cirklo. "Patro Kristnasko, kiun donacon vi preferas?" Emilja tuj volis scii. "Miaj karaj etuloj," respondis Patro Kristnasko ridetante. "Estas la amo kaj afableco kiujn vi ĉiuj montris al mi hodiaŭ kiuj estas la plej bona donaco." Kortuŝite li rigardis la atentemajn vizaĝojn kiuj ĉirkaŭis lin. "Tio, miaj etuloj, estas la vera signifo de Kristnasko." Tiam Patro Kristnasko donis al ĉiu infano grandan elkoran brakumon.
La elfoj kaj la ŝufaristo
Kvankam Petro Ŝufaristo estis tre laborema kaj tre afabla kun ĉiuj en la vilaĝo, li ne sukcesis perlabori sufiĉe da mono farante ŝuojn. Dum iu malvarma kaj neĝa tago restis al li en la butiko sufiĉe da ledo nur por unu paro da ŝuoj. Je tiu vespero, Petro atente tondis la valoran ledon kaj lasis ĝin tie por matene kunkudri. Tuj post kiam la suno leviĝis la sekvantan matenon Petro pretis por komenci labori, sed kun granda surprizo li rimarkis tre lerte kaj bele faritan paron da ŝuoj sur sia labortablo. "Tio estas magia!" diris lia edzino Cecilia dum ili rapide metis la ŝuojn en la montrofenestron ĉar la aĉetado por la festsezono ĵus komenciĝis. Bonŝance la ŝuoj perfekte taŭgis por la postulema Sinjorino Snigins kaj ŝi pagis ne tro malaltan sumon por ili. Per la mono Petro povis aĉeti pli da ledo, sufiĉe por du paroj da ŝuoj! Vespere li ree eklaboris kaj tondis la ledon kaj lasis la ledpecojn sur la tablo kiam li enlitiĝis. Esperante fari belajn ŝuojn, li endormiĝis sonĝante pri ŝuoj. Kiam li vekiĝis frue la postan matenon li ree vidis du lerte faritajn parojn. Ankaŭ ili estis rapide aĉetitaj ĉar ili estis majstre preparitaj. Nun Petro povis aĉeti sufiĉe da ledo por kvar paroj. La magio plu daŭris dum iom da tempo kaj Ŝufaristo fariĝis bone konata nomo por la plej altkvalitaj ŝuoj en la urbo! La vivo de Petro kaj Cecilia fariĝis multe pli facila. Iun tagon Cecilia diris: "Mi scivolemas kiu tiom diligente helpis nin?" Petro eldiris, "Ĉi vespere ni kaŝos nin en la butiko kaj rigardos tion kio okazos tie!" Dirite, farite! Precize je noktomezo du etaj elfoj envenis sur la piedpintoj kaj eklaboris, farante rapide la belegajn ŝuojn! Ili surhavis eluzitajn vestaĵojn kaj ili mem tute ne havis ŝuojn. Antaŭ la sunleviĝo ili jam estis for lasante plurajn parojn da ŝuoj pretaj por esti vendataj dum la tago. Petro kaj Cecilia estis tre dankemaj al tiuj etaj elfoj kaj zorgis pri ili ĉar ili laboris tiom multe en tia malvarma vetero. Do Petro decidis fari du etajn parojn da ŝuoj kaj Cecilia kudris varmajn vestaĵojn por ili ambaŭ. La vesperon antaŭ Kristnasko anstataŭ ol lasi pecojn da ledo, ili lasis la etajn ŝuojn kaj vestaĵojn kaj ree kaŝis sin. Je noktomezo la elfoj alvenis kaj vidis la novajn vestaĵojn. Fulmerapide ili surmetis ilin sur sian etajn korpojn! Ili estis tiom feliĉaj ke ili ridis kaj ridis kaj dancis el la fenestro kaj malaperis por ĉiam. Petro daŭrigis fari ŝuojn ĉiun tagon kaj li kaj Cecilia havis tre feliĉan kaj kontentigan vivon. Ankaŭ la elfoj feliĉis!
La plej granda trezoro
Iun tagon Petro trovis trezormapon. "Bonege! Mi serĉos tiun trezoron kaj spertos aventuron!" li elkriis. Petro ekis. Li piediris dum longa tempo kaj finfine atingis arbaron. Tie li ekvidis Leonon. "Vi estas forta kaj kuraĝa", diris Petro al Leono. "Ĉu vi bonvolus veni kun mi por trovi trezoron?" Leono akceptis kaj sekvis Petron. La arbaro estis densa kaj malhela. Petro timis, sed dank'al Leono li sukcesis trairi ĝin. Kiam la du finfine atingis montaron ili ekvidis Aglon. "Via vidkapablo estas bonega kaj vi povos averti nin pri danĝeroj", diris Petro al Aglo. "Ĉu vi bonvolus veni kun ni? Ni serĉas trezoron". Aglo akceptis kaj sekvis Petron kaj Leonon. La montoj estis altaj kaj krutaj. Leono stumblis, sed Petro rapide helpis kaj suprentiris lin. Aglo per sia bona vidkapablo atentis pri ĉiuj iliaj paŝoj. Iom poste ili atingis valon kie ili ekvidis Ŝafon. "Ĉu vi bonvolus veni kun ni por serĉi trezoron", Petro demandis al Ŝafo "kaj varmigi nin kiam malvarmas?" Ŝafo akceptis kaj sekvis Petron, Leonon kaj Aglon. Malvarmega vento blovis tra la senfina herbejo. Ili ĉiuj alproksimiĝis al Ŝafo dank'al kiu ili restis varmaj kaj komfortaj. La kvar finfine atingis dezerton kie ili ekvidis Kamelon. "Oni noman vin ŝipo de dezerto", diris Petro al Kamelo. "Ĉu vi bonvolus helpi nin transiri la dezerton kaj veni kun ni por trovi trezoron?" Kamelo akceptis. Petro, Leono kaj Ŝafo surgrimpis Kamelon kaj gaje rajdis tra la vasta dezerto dum Aglo ĝuis la pejzaĝon de supre. Kamelo ekgalopis kaj ĉiuj kriis entuziasme. Trairi dezerton sur dorso de Kamelo estis elstara sperto. La kvin finfine atingis maron kie ili ekvidis Testudon. "Ĉu vi bonvolus helpi nin transiri la akvon?" demandis Petro al Testudo. "Ni serĉas trezoron". Testudo akceptis kaj sekvis Petron, Leonon, Aglon, Ŝafon kaj Kamelon. La fortaj ondoj preskaŭ dronigis la grupon, sed Testudo lerte kondukis ilin al la tero. Tie ili ekvidis Strigon. Strigo alparolis ilin kun granda saĝeco. "Gratulojn, vi trovis la trezoron." "Kie ĝi estas?" ili ĉiuj demandis kun surprizo. "Kune vi transiri la arbaron, grimpis sur monton, kuraĝis trans la herbejon, riskis tra la dezerto kaj atingis la alian flankon de la maro. Vi neniel povintus tion fari sen helpi unu la aliajn." Ili ĉiuj ĉirkaŭrigardis kaj komprenis ke Strigo pravas. Ili trovis amikecon! Sen iu ajn dubo tio estas la plej granda trezoro en la mondo.
Guo en ŝuo
Ĉu vi iam vidis guojn? Ili estas ludemaj estaĵoj kiujn vi kredas vidi nokte sub via lito. Iuj similas al oranĝkoloraj zebroj, aliaj al flugantaj helikoj. Foje ili incitas vin, foje ili igas vin terni! Ili eĉ kapablas meti ĉokoladon en viajn malplenajn poŝojn! Puzlo la Guo iom similis al elefanto, sed li estis plej ofte viola kaj malgranda kiel muso. Mira ekvidis lin hazarde iun matenon. Li ploris kaj ĝemis, lia postaĵo estis kaptita en ŝia ŝuo. "Mi verŝajne sonĝas," ŝi pensis. Ŝi malforte pinĉis lin por vidi kio okazos. "Uj!" ellasis Puzlo. "Ho, mi bedaŭras," ŝi pardonpetis. "Mi estas kaptita!" li kriis. Fakte li estis blokita tie dum la tuta nokto kaj perdis la esperon ree liberiĝi. Mira atente rigardis lin. "Mi provos helpi vin," ŝi diris, kaj tiris liajn krurojn. Ŝi puŝis lin de malantaŭe. Ŝi eĉ frapis la plankon per la ŝuo. "Mi povus meti vin en sapan akvon," ŝi sugestis. Ne, Puzlo timis bobelojn. "Ĉu mi verŝu oleon sur vin?" ŝi demandis. Puzlo ekprotestis kaj singultis. Li absolute ne volis havi oleon sur si! "Mi scias kiel haltigi vian ploradon!" Mira ĝoje kriis. Ŝi komencis tikli Puzlon. Guoj estas tre tiklemaj kaj, preskaŭ tuj liaj ridoj skuis lian korpon. Ju pli Mira tiklis lin, des pli li moviĝis ĝis kiam subite... "Vidu! Vi liberiĝis!" kriis Mira kun ekscito, frapante sian manojn. Puzlo palpebrumis. Li movis siajn krurojn. Li movis sian voston. Li movis ankaŭ sian tutan korpon, por certiĝi. "Jes! Mi liberiĝis!" li diskonigis dum li saltis tra la ĉambro. Li saltis sur ŝian manon kaj ridetis, "Kion vi deziras havi antaŭ ol mi foriros? Ĉu ĉokoladon? Ĉu mi malaperigu vian lernejon?" "Ĉu vi devas foriri?" demandis Mira malgaje. "Mi ŝatus ke vi restu kun mi. Ni povus esti geamikoj!" Guoj ne havis homajn geamikojn... "Tio estas bonega ideo!" li respondis, "Nur diru 'Puzlo la Guo, mi volas vidi vin' kaj mi venos!" "Ĉu vi promesas?" ŝi volis scii. "Mi promesas!" diris Puzlo. La lerneja buso laŭte hupis. "Bone, ni ludos post la lecionoj. Ĝis baldaŭ!" ŝi diris kaj rapidis eksteren. Post la lernejaj lecionoj, Mira iris en la ĝardenon, ŝi fermis siajn okulojn kaj flustris la magiajn vortojn. Aŭdeblis zuma sono kaj Puzlo aperis fulmorapide! Ili ridis kaj ludis ĝis la sunsubiro. Ekde tiu tago, Mira kaj Puzlo estis tre bonaj geamikoj.
Mikelo la sitelo
Mikelo estis la plej malfeliĉa sitelo en la mondo. Iam ĉiuj en la ĝardeno ŝatis lin. La ĝardenisto svingis lin per lia forta tenilo, kiam li iris por preni akvon. "Kia bonega sitelo," li diris. Sed post iom da tempo, Mikelo la sitelo ekhavis truon. Subite li fariĝis senutila. Kial havi sitelon kun truo? Mikelo estis ĵetita en angulon de la ĝardeno. Oni lasis lin ekstere en la pluvo, sub la suno kaj li komencis rustiĝi. Foje iuj eĉ piedfrapis lin. "Mi devas meti tiun sitelon en la rubujon," grumblis la ĝardenisto. Mikelo ne volis esti en rubujo. Li sentis sin tre malgaja, kvankam liaj bonaj geamikoj en la ĝardeno provis konsoli lin. La sciuroj restarigis lin, kiam li falis flanken, kaj la birdoj bonhumore ĉirkaŭflugis lin. "Ne zorgu, Mikelo!" ili pepis trankvilige. Mikelo vere provis esti feliĉa, sed estis ege, ege malfacile. Iun tagon, knabineto kuris tra la ĝardeno kaj haltis antaŭ Mikelo. Li suspiris kaj pensis ke ree li estos piedfrapita, sed subite li aŭdis: "Perfekte!" Iom poste li sentis ŝprucon de la ĝardena akvotubo. La knabino purigis lin. Li sentis ke pezaj pecoj de rusto forfalis kaj lia humoro multe pliboniĝis. "Ho! Vi jam havas grandan truon ĉe la subo!" diris la knabino, kiam ŝi enrigardis. "Ankoraŭ pli bone!" Mikelo ne povis kredi tion, kion li ĵus aŭdis. Ŝi deziris havi sitelon kun truo? La knabino prenis lin kaj metis lin en la verandon, plenigis lin kun riĉa tero kaj plantis etan rozon en ĝin. "Ĝi estas beba rozo," ŝi diris al Mikelo. "Vi devas helpi min zorgi pri ĝi, ĉu bone?" Mikelo estis tiom feliĉa. La knabino vere ŝatis lin! Ŝi eĉ petis, ke li zorgu pri tiu eta rozo. Mikelo preskaŭ eksplodis pro ĝojo. Li staris rekte kaj fiere dum la knabino finplantis. Ŝi atenteme metis Mikelon en la plej bonan lokon de la verando. Temis pri komforta angulo, protektita de la vento kaj pluvo. Mikelo okulsignis kaj ridetis al siaj geamikoj en la ĝardeno. "Rigardu, mi zorgas pri tiu eta rozo!" "Ni ĝojas pro via nova tasko, Mikelo!" diris la sciuroj, kaj la birdoj gaje pepis. Mikelo bonege zorgis pri la rozo kaj ricevis vizitojn de la knabino kaj siaj geamikoj ĉiun tagon. Li nun fariĝis la plej feliĉa sitelo en la mondo.
La sekreto de la reĝo
Iam vivis reĝo kies filo havis orelojn kiel bovo. La reĝo hontis pri li kaj kaŝis la princon en izolita ĉambro de la palaco. Iom poste elvenis la momento por ke la princo havu la ceremonion de har-tranĉado. La reĝo vokis la reĝan barbiston de alia reĝolando kaj la ceremonio okazis sekrete. Kiam ĝi estis finita la reĝo venigis la barbiston al sia persona ĉambro kaj avertis lin. "Neniam diru al iu ajn pri la oreloj de la princo. Se vi faros, mi ĵetos vin en la kastelan malliberejon!" La barbisto promesis nenion diri pri tio al iu ajn. Sed bedaŭrinde, li ne tre lertis en la prisilentado de sekretoj. Tagoj pasis kaj lia stomako ekŝvelis. "Mi devas diri al iu aŭ mia stomako eksplodos!" pensis la barbisto. Precize tiam bonega ideo venis en lia menson. Li alproksimiĝis al maljuna arbo kaj rapide flustris al ĝi la sekreton. Lia stomako tuj malŝvelis kaj renormaliĝis kaj li sentis sin multe pli bone. "La arbo tutcerte ne diskonigos la sekreton de la reĝo," diris la barbisto al si mem. Kelkajn tagojn poste tamburisto alvenis serĉante bonan lignon por konstrui novan tamburon. Li haltis antaŭ la sama arbo al kiu la barbisto flustris sian sekreton. "Ĝi estas precize tio kion mi serĉas!" li diris al si mem, rigardante la arbon. Iom poste li kreis por si novan tamburon kaj iris al la palaco por kanti antaŭ la reĝo. La gardisto ĉe la pordego kontentis vidi lin. "Kantu ion por plezurigi la reĝon. Li estas en malbona humoro hodiaŭ," diris la gardisto. Subite la tamburo ekkantis de si mem. "Mi havas sekreton, kiun neniu devas aŭdi. La filo de la reĝo havas orelojn kiel bovo!" La gardisto rapide forprenis la tamburon kaj kriis al la tamburisto. "Neniu rajtas malkaŝi la sekreton de la reĝo! Forkuru antaŭ ol iu kaptos vin!" Sed estis tro malfrue. La reĝo aŭdis la kanton kaj ordonis ke oni venigu la tamburiston. La malfeliĉa tamburisto estis trenita en la korton. "Ĵetu lin en la malliberejon!" diris la reĝo en laŭtega voĉo. "Sed ne li kulpas," diris la gardisto. "Kulpas lia tamburo, via moŝto." "Tiam ĵetu ankaŭ la tamburon en la malliberejon. Kaj punu ĉiujn kiuj aŭdis mian sekreton!" muĝis la reĝo. Li tiom koleris, ke liaj lipharoj tremis. La gardisto kuraĝe alproksimiĝis. "Tiam vi devos ĵeti ĉiujn reĝolandanojn en la malliberejon, via moŝto, ĉar ni ĉiuj scias vian sekreton." La reĝo ege miris. Li rigardis sian plej fidindan ministron. "Ĉu tio veras?" li demandis. "Jes, via moŝto. Ni neniam ion ajn diris, ĉar ni ne volis ĉagreni vin" respondis la ministro. La reĝo hontis. Li komprenis kiom kruela patro li estis, ĉar li kaŝis sian filon dum tiom da jaroj. La postan tagon la reĝo proklamis festotago. Li organizis specialan paradon kaj fiere marŝis tra la reĝolando kun sia filo. Ĉiuj aklamis kaj mansalutis la junan princon malgraŭ liaj bovecaj oreloj. La gardisto marŝis en la unua vico, sekvis la tamburisto kiu ludis sian novan tamburon.
La kvar amikoj
For de iu ajn urbo troviĝis arbaro en kiu ĉiuj bestoj kaj birdoj pace kunvivis. La arbaro estis la hejmo de kvar ne disigeblaj amikoj: cervo, testudo, korvo kaj muso. Ciun vesperon ili kuniĝis por diskuti pri la okazaĵoj de la tago. Sed iun tagon la cervo estis tre maltrankvila. "Ĉasistoj metas kaptilojn ĉien. Ĉu eblas fari ion por eviti resti kaptitaj en ili?" "Jes, eblas", tuj respondis la korvo. "Nia amiko, la muso bone scias tion." La korvo ekrakontis tion kion ĝi vidis. "Antaŭ kelkaj tagoj mi rimarkis ion eksterordinaran. Aro da kolomboj estis kaptitaj en la reto de ĉasisto kaj movis la flugilojn rapidege pro paniko. Kaj subite la kolomboj ĉiuj kune prenis la reton en siajn bekojn kaj flugis en la ĉielon. Kien ili tiam flugis? Rekte al nia amiko, la muso! Per siaj akraj dentoj ĝi dispecigis la reton. Finfine ree liberaj la kolomboj forflugis. Ili estis tre dankemaj al nia amiko." Post tiu rakontado la cervo foriris por trovi akvon. Dume la tri amikoj ekmanĝis fruktojn, plantojn kaj foliojn en la arbaro. Ili babilis ĝis malfrue dum la nokto, atendante la revenon de la cervo. Sed la cervo tute ne videblis kaj la amikoj komencis maltrankviliĝi. Matene tuj post kiam heliĝis dum la aliaj vokis la cervon, la korvo flugis al ĉiuj direktoj por trovi ĝin. En maldensejo ĝi ekvidis la cervon kun piedo kaptita en reto. "Ne timu," ĝi trankvile diris "ni trovos solvon." La korvo rapide reflugis al siaj amikoj. La testudo havis ideon, "Muso, grimpu sur la dorson de la korvo." Kaj ili ekflugis por savi la cervon. Sen perdi tempon la muso per siaj dentoj rompis la reton. Precize tiam la testudo kiu tre zorgis alvenis. "Kial vi venis tien-ĉi? Se la ĉasisto revenas, vi ne sukcesos forkuri," la cervo diris. La ĉasisto ja revenis! Aŭdante liajn paŝojn ĉiuj rapidis for krom la testudo kiu ne kapablis sufiĉe rapidi. La ĉasisto kaptis ĝin kaj ligis ĝin al bastono. "Ho ne! Pro mi la malfeliĉa testudo estas en malbona situacio," diris la cervo. Subite la cervo eksaltis kaj rapidis al lageto apud la vojo. Tie ĝi kuŝis tute senmove, dum la korvo mordetis ĝin. Tiam la ĉasisto forlasis la testudon por preni la cervon. La muso tuj rompis la ŝnurojn kaj liberigis la testudon. Dum la testudo eniris la akvon, la cervo forkuris kaj la korvo simple forflugis. La ĉasisto tremis pro timo. Li neniam antaŭe vidis beston kiu post morto ree vivas. Pensante ke la arbaro estas hantata li ekkuris kiel eble plej rapide! La kvar amikoj reiris hejmen kaj feliĉis esti denove kunaj.